Об игре
Новости
Войти
Регистрация
Рейтинг
Форум
4:32
911
 online
Требуется авторизация
Вы не авторизованы
   Форумы-->Кланы-->
<<|<|17|18|19|20|21|22|23|24|25|26|27

Автор#12348 Esperanto-Klubo
Tendare en trankvilo
Iradis krokodilo.
Sin maskis tiu besto
En nia verda vesto.
Se vi vo, ke oni vin bone kompre, tiam ne paro en barnaula jxargo.
Estas kurioze, ke aldone al la 16 bazaj reguloj ekzistas 500-pagxa Plena Analiza Gramatiko...
Попробуйте произнести быстро:

Ne ploru plorulo pro propra plezuro.
Pauxla auxdis kun bedauxro, ke hieraux auxto knokauxtis la lauxtan Pauxlon.
Al hejma pord' post voja laco
Frapetis pastro per la ka...po.
Pastrin' lin gvidis al kanapo,
Kaj tuj ekdormis li in paco.
Vojagxis li al la cxefurbo
Por lerni l'arton de mas...agxo.
Li celon strebis kun kuragxo,
Sed sur la voj' okazis kurbo.
Iu junulo ekvolis posedi Arton mortigi drakojn...
En Cxinio trovis instruiston, kiu dum longaj dekdu jaroj donis al li sekretojn de la Arto.
Fine, ricevinte ”rugxan diplomon" revenis hejmen, kie komprenis ke drakoj ne ekzistas(((
Kion li faris poste?
Sidante bele apud tino,
Rigardis fikse lin pu...delo.
De gxia allogita belo,
La pastro pasxis sur katinon.
La besto furioze blekis,
Kaj sur la pastran sxuon fe...rmis.
Sed li la katon ne ekstermis,
Nur la vunditan lokon lekis.
Post meditado kaj prokrasto
Lin helpis iu pe...nsiulo -
Al kat' jxetinte per terbulo,
Aldonis li vorteton drastan.
Finigxis kiam tiu tento,
Li igxis vera impo...nulo.
Kaj ripozinte cxe betulo,
Li hejmen iris post momento.
Cxagrenita cxicxerono cxantis cxaste al cxielo,
Kaj cxasisto sen cxapelo cxamon cxasis cxe la marcx'.
Cxarlatanon alcxenigis cxifonuloj en la cxelo,
Kaj cxikanis cxantagxisto el cxefurbo pri la barcx'.
Jen hxa-hxa, sed tamen jes -
Fakte, estas gxi eksces'.
Tamen iam post eksces'
Venas mono kun progres'.
Car' cindrigis cirkuleron pri malicaj cinikuloj.
Sed ciganoj kun ciklopo citis gxin por sia cel'.
Cirkonstance cedis cigno cigaredon dum cirkuloj,
Kaj sciuroj jam cerbumis pri la vica malakcel'.
Jen hxa-hxa, sed tamen jes -
Humuristoj pro l'eksces'
Kolektigxas en kongres',
Insultante gxin sen cxes'.
Jxus jxokeo pro jxaluzo jxazon jxamis per sakrajxoj,
Kaj gxendarmo gxue gxiris dum dejxoro en gxarden'.
Jxurnalistoj jxamboreis kun jxazbando sen akrajxoj,
Kiam gxuste en gxangalo gxino gxojis sen singxen'.
Cxu vere viro vidis vin veni?
Пародия, которую приняли за глубокомыслие.

Perllude

Ebura turo sur veluro.
La marsusuron baras muro.

Cxu vi enuas, kara uro?
Cxu vi sopiras stelan nuron?

Ne kredu ilin! Ja obskuro
Nin kovras - idojn de l' naturo.

Torent' viviga kun murmuro
Regalos nin per diamantoj.

Kaj en monake-dia puro
Foriros nia lasta spuro.
Donace al rev-soifantoj.

Nur vante kantos ventoj lantaj -
Atlantaj, hantaj, petolantaj.
Печали пародиста.

Nokto, plum', medito trista,
Lampo apud tabla rand'...
Povras viv' parodiista
En arbara espa land'.
<<|<|17|18|19|20|21|22|23|24|25|26|27
К списку тем
2007-2025, онлайн игры HeroesWM